miércoles, 30 de enero de 2013

Infinitivo kaj tempoj / Infinitivo et tempores

Kiel ni jam klarigis en "Bazaj konceptoj / Conceptos basic", la infinitivo de la verboj en interlingvo finiĝas per -ar, -er aŭ -ir, tre facile, ĉu?. Nu, por krei la aliajn tempojn oni nur devas forigi la finan -r de la infinitivo kaj aldoni alian finaĵon kiun varias laŭ la tempo.

Amestas tre malfacile = Amaes multo difficile

Nuntempo (As-tempo)


La nuntempo estas kreata per forigo de la finan -r de la infinitivo, nur tio. Oni devas aldoni nenion pli, la aldonaĵoj estas bezonataj por ĉiuj la aliaj tempoj, ni vidos tion poste en ĉi tiu blogero.

Ekzemploj:

Se ni havas la verbon "amar", kiun en interlingvo signifas "ami", ni nur devas forigi la finan -r por krei la nuntempon, do "ama" en interlingvo signifas "amas" esperante.

Mi amas vin = Io te ama
Li vidas nin = Ille vide nos

Estonteco (Os-tempo)

Oni kreas la estontecan tempon simile al la nuntempo, tamen oni NE forigas la finan -r, anstataŭ tio oni aldonas la finaĵon -a, do se ni uzas denove la verbon "amar" ni havos la estontecan tempon "amara", kiun signifas "amos" esperante.

Mi amos vin por ĉiam = Io te amara pro sempre
Vi lernos interlingvon = Tu apprendera interlingua

Kvankam ankoraŭ mi ne parolas pri akcento, mi volas ke vi notu ke en la Os-tempo, la akcento falas sur la lasta vokalo (do, ĝi falas sur la "a"): Io te amará...., Tu apprenderá....

Aferoj kiuj okazos baldaŭ aŭ preskaŭ tuje en la estonteco estas esprimeblaj per la helpa verbo "va", kiu estas mallongigo de la verbo "vader" ( iri ) en la As-tempo (do, ĝi estas mallongigo de "vade" - tio estas "iras" en Esperanto) kaj alia verbo infinitive. Ekzemple:

Vi ludos futbalon (Vi iros ludi futbalon) = Vos va jocar football
Mi naĝos ( Mi iros naĝi) = Io va natar

Pli precize oni povas diri ke oni povas uzi "va", kiam en Esperanto uni uzus "ek":

Vi ekludos futbalon = Vos va jocar futbalon
Mi eknaĝos = Io va natar
Li ekmanĝos = Ille va manĝiar

Pasinteco (Is-tempo)


La pasinteco estas kreata per la forigo de la lasta -r, kaj poste oni aldonas la finaĵon -va al la verbo. Ni uzu denove la verbon "amar". Pasintece tiu verbo iĝas "amava", kion signifas "amis" esperante.

Se vi ŝatas matematikon vi povas uzi la jenan formulon: Pasinteco = Verbo - r + va. Aŭ oni simple povas pensi ke oni aldonas la finaĵon -va al la As-verbo: Pasinteco = As-verbo + va.

Ami = Amar; ni forigas la finan -r kaj el tio rezultas: Ama, poste ni aldonas la finaĵon -va = Amava. Facile, ĉu?

Mi amis vin! = Io te amava!
Mi naĝis en la plaĝo = Io natava in le plagia

Kondicionalo (Us-modo)

La kondicionala tempo estas kreata samkiel la estonteca tempo (memoru ke oni ne forigas la finan -r) sed anstataŭ aldoni la finaĵon -a, oni aldonas la finaĵon -ea. La kondicionala tempo de la verbo "amar" estas "amarea". Kondicionalo = Infinitiva verbo + ea.

Se mi havus katon, mi amus ĝin = Si io habeva un catto, io lo amarea 
Se la eklezio donacus sian riĉecon, tio estus la fino de la mondan malsaton = Si le ecclesia donava su ricchessa, illo esserea le fin del fame mundial.

Ĝisdatigo: Notu ke la kondicionalo estas uzata en Esperanto por la unua kaj la dua verboj de la kondicionala frazo (Havus...amus; Donacus...estus ktp). Tamen, en interlingvo oni uzas la preteriton (t.e simple la "is-tempo") por la unua verbo kaj la kondicionala por la dua (Haveva....amarea; Donava....esserea etc). Koran dankon al Ferdinand Cesarano pro atentigi al mi pri tio ĉi.

Bonvole, notu ke la esperanta konjunkcio "Se" respondas al la interlingva " Si ".

Resumo


EsperantoInterlingvo
Infinitivo-i-ar/ -er / -ir
As-tempo-asForigo de la finan -r
Is-tempo-is-va*
Os-tempo-os-a
Us-tempo-us-ea**

* Oni forigas la lastan -r
** La preterito (Is-tempo) estas uzata en la unua verbo de la kondicionalo

1 comentario:

  1. Vidu malsamon inter la gramatikoj de Interlingvo kaj Esperanto:

    En Esperanto ni uzas la kondicionalan modon por ambaŭ verboj en "Se mi havus katon, mi amus ĝin". Sed, en Interlingvo, ni uzas la preteriton por "se mi havus katon", ĉar tio korespondas al la pasinta subjunktivo en la latinidaj lingvoj:

    "Si io habeva un catto, io lo amarea." (Flanke: ne forgesu la nedifinan artikolon "un".)

    La Gramatiko de Interlingvo donas la jenan ekzemplon en la sekcio 108a: "Si io esseva un avetto, io volarea a te." ("Se mi estus birdeto, mi flugus al vi.")

    Jen pluaj ekzemploj:

    "Se vi estus tie ĉi, mi estus feliĉa."
    "Si tu era/esseva hic, io serea felice."

    "Mi volus viziti vin se mi havus la monon."
    "Io volerea visitar te si io habeva le moneta."

    "La mondo estus pli bona loko se ni ĉiuj parolus Esperanton kaj Interlingvon."
    "Le mundo serea un melior loco si tote ex nos parolava Esperanto et Interlingua."

    Do, sume, en Interlingvo la preterito rolas por la pasinta subjunktivo en la latinidaj lingvoj.

    ResponderEliminar