Tamen la sekvaj literoj bezonas apartan klarigon:
C: Antaŭ la vokaloj "e" kaj "i" oni ĝin prononcas kiel en Esperanto, sed antaŭ la aliaj vokaloj (a,o,u) aŭ kiel konsonanto ĝi prononcas kiel la esperanta "k".
Ekzemploj:
- catto - /kato/
- certe - /certe/
- aciero - /aciero/
- corde - /korde/
- curte - /kurte/
G: Kutime oni ĝin prononcas ekzakte kiel la esperata "G", tamen ĝi sonas kiel "Ĝ" kiam aperas en la sufiksoj -age, -agiar, -agiose (do ili prononcas kiel /-aĝe/, /-aĝiar/ kaj /aĝiose/) kaj okazas same en kelkaj vortoj kun -gi (/-ĝi/).
Ekzemploj:
- avantage - /avantaĝe/
- viage - /viaĝe/
- forgia - /forĝia/
- legier - /leĝier/
- mangia -/manĝia/
H: Ĝi ofte prononcas ekzakte kiel tiu sama litero en Esperanto, sed kiam ĝi aperas en la kombinoj rh, ch, th, ĝi estas muta.
Ekzemploj:
- hotel - /hotel/
- rhythmo -/ritmo/
J: Prononciĝas kiel "Ĵ" la plejmulto da fojoj, sed ĝi ankaŭ prononceblas kiel "J".
Ekzemploj:
-jocar - /ĵokar/
-adjuta - /Adjuta/
T: Prononciĝas plej ofte kiel la esperanta "t", sed antaŭ la diftongoj "ia", "ie", "io" oni ĝin prononcas kiel /ts/ (kiel la esperanta "c"), krom kiam la akcento falas sur la "i", tiam la prononco estas kiel en Esperanto:
Ekzemploj:
-detalio - /detalio/
-technic - /teknik/
-tempore - /tempore/
-artificial - /artificial/
sed
-action - /akcion/
-differentia - /diferencia/
-etiam - /eciam/
-democratia (la akcento falas sur la "i") - /demokratia/
Cetere, la interlingva alfabeto ankaŭ enhavas la literojn Q,W,X,Y
Q: Ĝi neniam aperas sola, ĉiam aperas en la digrafa formo "QU", kaj pronociĝas /ku/, do oni povas diri ke la sono de la litero estas /k/. En la kombinoj "Que" kaj "Qui", "u" estas muta, do:
-que = /ke/
-qui = /ki/
Ekzemploj:
-perque - /perke/
-qual - /kual/
-qualque - /kualke/
-quotidian - /kuotidian/
-querela - /kerela/
W: Ĝi prononcas kiel "u" aŭ "v", dependas de la origino de la vorto, kutime se la vorto estas germandevena ĝi prononcas "v", sed se ĝi estas anglo-devena ĝi prononcas "u".
Ekzemploj:
-walzer - /valzer/
-wagon - /vagon/
-west - /uest/
-watt - /uatt/
-whyski - /uiski/
X: Kiel "ks"
Ekzemploj:
-Exemplo - /eksemplo/
-dextra - /dekstra/
-annexo - /anekso/
-xylophono - /ksilofono/
-sexo - /sekso/
Y: Ĝi prononciĝas ĉiam kiel la vokalo "i":
-yoga - /ioga/
-abysmal - /abismal/
-dynamica - /dinamika/
-analysar - /analisar/
Estas ankaŭ 4 digrafoj:
Ekzemploj:
-accion - /akcion/
-accelerate - /akcelerate/
-acceso - /akceso/
-accordar - /akordar/
-accreditate - /akreditate/
-accumulation - /akumulacion/
CH: Ĝi prononciĝas kiel "k" la plejmulto da fojoj, ĉefe en vortoj el klasika grek-latina deveno, sed en nuntempaj vortoj (ĉefe franc-devenaj) ĝi prononcas kiel "ĉ" (eblas ankaŭ ĝin prononci kiel "ŝ")
Ekzemploj:
-architecto - /arkitekto/
-technica - /teknika/
-psyche - /psike/
-alchimia - /alkimia/
sed
-chocolate - /ĉokolate/
-anchoa - /anĉoa/
-archivo - /arĉivo/
PH: Ĝi prononcas kiel "f" ĉiam
Ekzemploj:
-philosophia - /filosofia/
-telephono - /telefono/
-phobia - /fobia/
-alpha - /alfa/
-amorphe - /amorfe/
TH: ĉiam kiel "t", la "h" estas muta
Ekzemploj:
-theatro - /teatro/
-ethanol - /etanol/
-lethal - /letal/
-Ethiopia - /Etiopia/
-throno - /trono/
-enthusiasmo - /entusiasmo/