Imperativo
Oni indikas la imperativan modon per la uzado de la As-tempo, sed ĝenerale oni ne indikas ajnan pronomojn:
Exemplos / Ekzemploj
Apprende Interlingua! / Lernu Interlingvon!
Ascolta me / Aŭdu min
Parla! / Parolu!
Ankaŭ oni povas uzi la infinitivon por dekreti ordonojn:
Non alimentar le crocodilos (Prohibite alimentar ...) / Ne manĝigu la krokodilojn
Eblas sprimi ordonojn en interlingvo per la konjukcio "Que", kiu povas esti tradukata esperanten kiel "Ke" (Fakte, la prononcado de ambaŭ konjukcioj estas egalaj). Tiaj ĉi ordonoj funkcias jene:
La ordono "Mi volas que tu studia Derecto!" / "Mi volas ke vi studu Leĝon", povas esti mallongigitan tiel: Que tu studia Derecto! / Ke vi studu Leĝon
Adverbios
En Esperanto la adverboj finiĝas per -e, en interlingvo ekzistas du finaĵoj adverbiaj: -mente kaj -amente. Se la vorto finiĝas per "c", oni adverbigas ĝin per -amente, en ciŭj la aliaj kazoj oni advervigas la vortojn aldonante -mente al la vortfino.
Exemplos / Ekzemploj
Io pote comprender te perfectemente in Interlingua / Mi povas kompreni vin perfekte en interlingvo (Perfecte ---> Perfectemente)
Cordialmente / Kore
Linguisticamente Esperanto es un lingua multo facile / Lingvistike Esperanto estas lingvo tre facila (Linguistic ---> Linguisticamente)
Logicamente Interlingua es le plus bon lingua ponte inter le linguas romanic / Logike interlingua estas la plej bona ponta lingvo inter la romanidaj lingvoj. (Logic ---> Logicamente)
Ekzistas kelkaj esceptoj, kiel la vorto "bon" kiu estas adverbigata kiel "ben", aŭ la vorto "mal", kies adverbo estas ekzakte la sama vorto.
Kelkaj interlingvaj vortoj (ĉefe adjektivoj) kiuj finiĝas per -e oni povas adverbigi sen ŝanĝi aŭ aldoni apartan finaĵon, kaj kelkaj aliaj oni anstataŭigas la finan -e per -o. Oni povas trovi multajn ekzemplojn en la "Grammatica de interlingua", paĝo 47. Jen kelkaj el tiuj ekzemploj:
Adjektivo | Adverbio | Esperanto |
---|---|---|
Forte | Forte | Forta ---> Forte |
Tarde | Tarde | Malfrŭa ---> Malfrŭe |
Tote | Toto | Tuta ---> Tute |
Certe | Certo | Certa ---> Certe |
Subite | Subito | Subita ---> Subite |
Tamen, la regulareco de Interlingvo permesas adverbigi ĉian vortojn aldonante la finaĵon -emente kaj -mente, do oni povas uzi bonmente anstataŭ ben, aŭ fortemente anstataŭ nur forte, ktp.
No hay comentarios:
Publicar un comentario