miércoles, 30 de enero de 2013

Infinitivo kaj tempoj / Infinitivo et tempores

Kiel ni jam klarigis en "Bazaj konceptoj / Conceptos basic", la infinitivo de la verboj en interlingvo finiĝas per -ar, -er aŭ -ir, tre facile, ĉu?. Nu, por krei la aliajn tempojn oni nur devas forigi la finan -r de la infinitivo kaj aldoni alian finaĵon kiun varias laŭ la tempo.

Amestas tre malfacile = Amaes multo difficile

Nuntempo (As-tempo)


La nuntempo estas kreata per forigo de la finan -r de la infinitivo, nur tio. Oni devas aldoni nenion pli, la aldonaĵoj estas bezonataj por ĉiuj la aliaj tempoj, ni vidos tion poste en ĉi tiu blogero.

Ekzemploj:

Se ni havas la verbon "amar", kiun en interlingvo signifas "ami", ni nur devas forigi la finan -r por krei la nuntempon, do "ama" en interlingvo signifas "amas" esperante.

Mi amas vin = Io te ama
Li vidas nin = Ille vide nos

Estonteco (Os-tempo)

Oni kreas la estontecan tempon simile al la nuntempo, tamen oni NE forigas la finan -r, anstataŭ tio oni aldonas la finaĵon -a, do se ni uzas denove la verbon "amar" ni havos la estontecan tempon "amara", kiun signifas "amos" esperante.

Mi amos vin por ĉiam = Io te amara pro sempre
Vi lernos interlingvon = Tu apprendera interlingua

Kvankam ankoraŭ mi ne parolas pri akcento, mi volas ke vi notu ke en la Os-tempo, la akcento falas sur la lasta vokalo (do, ĝi falas sur la "a"): Io te amará...., Tu apprenderá....

Aferoj kiuj okazos baldaŭ aŭ preskaŭ tuje en la estonteco estas esprimeblaj per la helpa verbo "va", kiu estas mallongigo de la verbo "vader" ( iri ) en la As-tempo (do, ĝi estas mallongigo de "vade" - tio estas "iras" en Esperanto) kaj alia verbo infinitive. Ekzemple:

Vi ludos futbalon (Vi iros ludi futbalon) = Vos va jocar football
Mi naĝos ( Mi iros naĝi) = Io va natar

Pli precize oni povas diri ke oni povas uzi "va", kiam en Esperanto uni uzus "ek":

Vi ekludos futbalon = Vos va jocar futbalon
Mi eknaĝos = Io va natar
Li ekmanĝos = Ille va manĝiar

Pasinteco (Is-tempo)


La pasinteco estas kreata per la forigo de la lasta -r, kaj poste oni aldonas la finaĵon -va al la verbo. Ni uzu denove la verbon "amar". Pasintece tiu verbo iĝas "amava", kion signifas "amis" esperante.

Se vi ŝatas matematikon vi povas uzi la jenan formulon: Pasinteco = Verbo - r + va. Aŭ oni simple povas pensi ke oni aldonas la finaĵon -va al la As-verbo: Pasinteco = As-verbo + va.

Ami = Amar; ni forigas la finan -r kaj el tio rezultas: Ama, poste ni aldonas la finaĵon -va = Amava. Facile, ĉu?

Mi amis vin! = Io te amava!
Mi naĝis en la plaĝo = Io natava in le plagia

Kondicionalo (Us-modo)

La kondicionala tempo estas kreata samkiel la estonteca tempo (memoru ke oni ne forigas la finan -r) sed anstataŭ aldoni la finaĵon -a, oni aldonas la finaĵon -ea. La kondicionala tempo de la verbo "amar" estas "amarea". Kondicionalo = Infinitiva verbo + ea.

Se mi havus katon, mi amus ĝin = Si io habeva un catto, io lo amarea 
Se la eklezio donacus sian riĉecon, tio estus la fino de la mondan malsaton = Si le ecclesia donava su ricchessa, illo esserea le fin del fame mundial.

Ĝisdatigo: Notu ke la kondicionalo estas uzata en Esperanto por la unua kaj la dua verboj de la kondicionala frazo (Havus...amus; Donacus...estus ktp). Tamen, en interlingvo oni uzas la preteriton (t.e simple la "is-tempo") por la unua verbo kaj la kondicionala por la dua (Haveva....amarea; Donava....esserea etc). Koran dankon al Ferdinand Cesarano pro atentigi al mi pri tio ĉi.

Bonvole, notu ke la esperanta konjunkcio "Se" respondas al la interlingva " Si ".

Resumo


EsperantoInterlingvo
Infinitivo-i-ar/ -er / -ir
As-tempo-asForigo de la finan -r
Is-tempo-is-va*
Os-tempo-os-a
Us-tempo-us-ea**

* Oni forigas la lastan -r
** La preterito (Is-tempo) estas uzata en la unua verbo de la kondicionalo

Pronomoj. Unua parto/ Pronomines. Parte prime

La jena estas baza tabulo de pronomoj Esperanto-Interlingvo:

EsperantoInterlingvo
Unua persono singularaMiIo
Dua personoci*tu
Tria persono singularali/ŝi/ĝiIlle/illa/illo**
Tria persono pluralavivos
Unua persono pluralaNiNos

*"Ci" estas uzata por la duanombra pronombo ne por la mult-nombra pronomo, ankaŭ ĝi povas signifi proksimecon (amikecon) aŭ parentecon inter la parolantoj (Ekzemple, de tempo al tempo mi uzas ci kun mia frato: Ĉu ci volas kafon?). Vi estas uzata por la mult-nombra pronomo. Mi uzas tiun pronomon nur por diferencigi la duanombran pronomon de la mult-nombran.

** Illo ankaŭ tradukeblas kiel "tio". Ekzemple = Bone,  kion vi diras pri tio? = Ben, que dice tu de illo? Li estas la taŭga persono por tio = Ille es le persona idonee pro illo.

Ekzemploj:

Mi estas Zamenhof = Io es Zamenhof
Ĉu ci volas iom da kafo? = Esque tu vole un pauc de caffe?
Ŝi estas mia edzino = Illa es mi sposa
Li estas mia frato = Ille es mi frate
Akcepti iun aferon kiel ĝi estas = Acceptar un cosa como illo es
Bone,  kion vi diras pri tio? = Ben, que dice vos de illo?
Vi estas miaj fratoj = Vos es mie frates
Ni estas ĝemeloj = Nos es geminos

domingo, 13 de enero de 2013

Vortordo, substantivoj, adjektivoj kaj pluralo

Vortordo


La granda avantaĝo de Esperanto estas la fleksebla vortordo kiun ĝi havas, ĝi estas tiel fleksebla ke la ordo de la vortoj tute ne gravas, unue povas aperi la verbon, poste la objekton kaj fine la subjekto (VOS), povas okazi male (Subjekto, objekto, verbo - SOV ) aŭ de aliaj manieroj (VSO,SVO,OVS,ktp...). La plej ofta vortordo en Esperanto estas SVO (Mi parolas Esperanton).

Dank'al akuzativo nia vortordonado estas senlima, sed kutime la adjektivo aperas unue kaj la substantivo poste (Kutime oni diras "Mi legis interesan libron" anstataŭ "Mi legis libron interesan"). Tamen la vortordo dependas de la uzanto de la lingvo kaj ĝi ne devus influi la kompreneblecon de la frazoj (Almenaŭ por Esperantistoj kun sufiĉa konado de la E-gramatiko).

En Interlingvo, la akuzativo ne ekzistas (almenaŭ kiel en Esperanto) kaj la vortordo ne estas tiel libera kiel en Esperanto, la nura vortordo estas SVO (Io legeva un libro interessante) kaj kutime la substantivo aperas unue kaj la adjektivo poste. La adjektivo povas aperi unue (Io legeva un interessante libro) sed tiu vortordo estas ne ofta kaj oni nur uzas ĝin kiam oni volas esprimi ke la adjektivo estas nepra kaj grava parto de la frazo.

substantivoj kaj adjektivoj


En Interlingvo ne eblas scii la vortspecon per ĝiaj finaĵoj, en Esperanto ni povas diferenci verbojn de substantivoj per iliaj finaĵoj -i kaj -o, respektive. En interlingvo la finaĵoj de la substantivoj estas tre malsama, kelkaj finiĝas per vokaloj kaj kelkaj aliaj per konsonantoj.

Tamen la plejmulto da substantivoj finiĝas per la vokaloj -a, -e -o aŭ per la konsonantoj -l, -n, -r. Jen kelkaj ekzemploj

Roko = Rocca
Muziko = Musica
Vokalo = Vocal
Versio = Version
Voĉo = Voce
Vento = Vento
Rezulto = Resultato

La plejmulto de la adjektivoj finiĝas per -e, sed ankaŭ povas finiĝi per -l, -n, -r,-c. Jen kelkaj adjektivoj:

Geografia = Geographic
Amuza = Amuzante
Maljuna = Ancian
Bela = Belle
Avara = Avar
Blua = Azur

NOTO: Kiam vi skribu interlingve, memoru ke la vortordo estas SVO sed kutime la adjektivo aperas post la objekto, ekzemple: En Esperanto oni dirus: Mi manĝis la ruĝan pomon, sed en interlingvo oni dirus: Mi manĝis la pomon ruĝan (Io mangiava le pomo rubie Anstataŭ Io mangiava le rubie pomo). Tamen ambaŭ manieroj estas ĝustaj.

Pluralo


En esperanto oni rimarkas pluralon per -j en substantivoj KAJ adjektivoj, tio estas ĉar ekzistas kongrueco inter substantivo kaj adjektivo. En interlingvo la litero(j) por rimarki pluralon dependas de la finaĵoj de la vortoj. Se la vorto finiĝas per vokalo oni nur aldonas -s por krei la pluralon, se la vorto finiĝas per konsonanto oni aldonas -es por krei la pluralon, oni aldonas -hes por krei la pluralon nur kiam la vorto singulara finiĝas per -c (ege malofte).

Rocca - Roccas
Resultato - Resultatos
Version - Versiones

La kongrueco inter substantivo kaj adjektivoj ne ekzistas en Interlingvo, nur la substantivoj prenas la pluralon kaj la adjektivoj ne ŝanĝas. Jen kelkaj ekzemploj:

La blanka kato = Le catto blac
La blankaj katoj = Le cattos blanc
La nova poŝtelefono = Le cellular nove
La novaj poŝtelefonoj = Le cellulares nove

Resumo


En Interlingvo la vortordo estas subjekto, verbo, objekto (SVO), sed malkiel Esperanto la adjektivo kutime aperas post la substantivo. Ne eblas diferenci la substantivojn kaj adjektivojn per iliaj finaĵoj, ambaŭ povas finiĝi per vokaloj aŭ konsonantoj, tamen la plejmulto da adjektivoj finiĝas per -e-c.

Nur la substantivoj prenas pluralon, la adjektivoj ne kongruas kun la substantivoj kaj ne varias kiam la ili pluraliĝas. La litero por rimarki pluralon varias laŭ la finaĵoj de la substantivoj, rigardu la suban tabelon:

Vort-finaĝo Pluralo
Vokalo -s
Konsonanto -es
-c -hes

viernes, 11 de enero de 2013

Bazaj konceptoj / Conceptos basic

Nun mi klarigos la plej bazajn aferojn pri la gramatiko de Interlingvo, tio estas la difinita artikolo, la nedifina artikolo, kaj la verboj.

La difinita artikolo


En esperanto ni havas nur unu difinitan artikolon (La), ĝi ne varias nek laŭ ĝenro nek laŭ kvanto. Same okazas por Interlingvao, ĝia nura difinita artikolo estas "Le" kaj ankaŭ ne varias nek laŭ ĝenro nek laŭ kvanto (Fakte ĝi povas varii laŭ ĝenro kaj kvanto, sed tiaj difinitaj artikoloj estas nur uzataj kiam la parolanto volas rimarki la sekson kaj kvanton de la aferoj, en tiaj kazoj oni uzas la artikoloj "Les" por aferoj pluralaj, "La" (singulara) kaj "Las" en inaj aferoj, por neŭtraj aferoj oni uzas "Lo" (singulara) kaj "Los", tamen memoru ke tiaj artikoloj estas maloftaj kaj preskaŭ ne uzataj)

Ekzemplo / Examplo

Esperante: La internacia lingvo Esperanto. La hundo. La suno.

Interlingve: Le lingua international Esperanto. Le can. Le sol. 

La difinita artikolo en Interlingvao ŝanĝas antaŭ la prepozicioj "de" kaj "a" (kurioze, la unua prepozicio estas ekzakte kiel en Esperanto (de) kaj la alia estas la esperanta prepozicio "al"). Tamen, oni povas memori kiel ŝanĝas la artikolon per la jena matematika formulo:

1. de + le = del
2. a + le = al

Ekzemplo / Examplo

La hundo de la patro = Le can del patre (Anstataŭ "Le can de le patre")

Ni iros al la parko = Nos vadera al parco (Anstataŭ " Nos vadera a le parco")

La nedifinita artikolo

Esperanto ne havas nedifinitan artikolon, sed de tempo al tempo oni vidas al kelkaj esperantistoj uzi la nombron "unu" kiel nedifina artikolo, tio ja estas malĝustaĵo. Oni uzas la difinitan artikolojn por aferoj kiuj montras proksimiĝo kun la parolanto. Tio estas, oni dirus "La hundo mordis la katon" se oni parolas pri specifaj hundo kaj kato, alimane, la frazo: "La hundo mordis katon" montras ke iu specifa hundo (Eble konata aŭ eĉ havaĵo de la parolanto) mordis ajnan katon (nekonata aŭ almenaŭ ne proksima al la parolanto), se oni dirus: "hundo mordis katon" oni komprenas ke ajna hundo mordis ajnan katon. 

En Interlingvo en tiaj kazoj ni uzas la nedifinitan artikolon "un", ĝi ne bezonas ŝanĝi laŭ ĝenro aŭ kvanto, tamen  se oni volas klarigi tiajn aferojn oni povas uzi "uno"(singulara) kaj "unos"(plurala) por viraj aferoj kaj "una" (singulara) kaj "unas" (plurala) por inaj aferoj, por neŭtraj pluralaj aferoj ekzistas la artikolo "Unes". Tamen tiaj artikoloj kiuj klarigas la sekson kaj kvanton estas preskaŭ neniam bezonataj kaj nur en ege maloftaj okazoj oni uzas ilin.

Ekzemplo / Examplo

La hundo mordis la katon = Le can mordava le catto

La hundo mordis katon = Le can mordava un catto

Hundo mordis katon = Un can mordava un catto

Verboj

En tiu ĉi sekcio mi nur klarigos la finaĵojn de la verboj, la konjugacio mi klarigos en venontaj blogeroj.

En Esperanto ĉiuj la verboj finiĝas per -i, en Interlingvo okazas afero simila, ĉiuj la verboj finiĝas per -ar, -er-ir (do ni povas diri ke ĉiuj la verboj finas per -r, sed estu atenta! ne ĉio, kio finiĝas per -r estas verbo, ekzemple "dur" kaj "error", kiuj estas "malmolo" kaj "eraro").


E-verboj I-verbos
Iri Vader
Mordi Morder
Ami Amar
Erari Errar

jueves, 10 de enero de 2013

Interesaj retpaĝoj / Paginas interessante

Antaŭ ol komenci klarigi la gramatikon kaj aliajn aferojn de Interlingvo mi montros al vi kelkajn interesajn retpaĝojn pri kaj en Interlingvo. Tiamaniere ĉiuj povos scii pri la ekzisto de aliaj paĝoj kiuj faciligas la lernadon de Interlingvo aŭ paĝoj kiuj donas informon interlingve (Kun la tempo mi aldonos pliajn retpaĝojn):

UMI: La retpaĝo de UMI (Union Mundial pro Interlingua - Monda Unuiĝo por Interlingvo) estas la retpaĝo de la plej grava organizaĵo de la lingvo, ĝi disdonas informon pri Interlingvo en pluraj naciaj lingvoj kaj havas retan vortaron Angla-Interlingvo. Estas bona retpaĝo por ekvidi pri kio temas la lingvo, sed bedaŭrinde la informo pri lernado estas ne sufiĉa. Tamen ekzistas kelkaj lerniloj kaj kursoj en la paĝo, ĉefe en la angla kaj en la portugala.

Wikipedia: Interlingvo havas sian propran version de la mondfama reta enciklopedio "Wikipedia" (esperante: Vikipedio), ĝi estas sufiĉe granda kaj ampleksa, tamen ne tiel kiel la esperanta Vikipedio. Laŭmiascio ĝi estas la nura enciklopedio skribita interlingve.

Celo / Objectivo

La celo de tiu ĉi blogo estas faciligi al la esperantistaro la lernadon de la mirinda kaj bela planlingvo "Interlingvo". Sed fakte tiu ĉi blogo estas ducela, ĉar ankaŭ mi celas krei materialon por mia propra re-studado de la lingvo kaj tiel ne forgesi tro rapide kion mi lernas ;)

Kvankam Esperanto estas preskaŭ-perfekta internacia komunikilo, ekzistas aliaj (plan)lingvoj lernindaj kaj kuriozaj. Mi volas klarigi iomete tiun ĉi punkton: Mi ja apogas Esperanton kiel internacia lingvo por la tutmonda interkompreno de la homaro (do mi estas esperantisto), sed ankaŭ mi interesiĝas pri aliaj (plan)lingvoj. Do la celo de tiu ĉi blogo ja ne estas proponi interlingvon kiel anstataŭanto de Esperanto kiel la solvo al la lingva monda problemo, la celo de la blogo estas tiu, kiun mi jam diris, alproksimigi al tiuj esperantistoj kuriozaj Interlingvon kaj ankaŭ ke la blogo estu utila por mia re-studado.

Fartu Bone! #ĜisLaFinaVenko (Usque Le Victoria Final)