Mostrando entradas con la etiqueta Correlationes. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta Correlationes. Mostrar todas las entradas

sábado, 14 de febrero de 2015

Demandi / Demandar

La maniero demandi en interlingvo estas tre simila al tiu de Esperanto, kaj tuj komprenebla por parolantoj de latinidaj lingvoj.

Ekzistas en Interlingvo du konjunkcioj tre similaj al la esperanta "ĉu", ili estas la interlingvaj konjunkcioj "An" kaj "Esque", ili ambaŭ havas la saman funkcion kiun havas "ĉu", t.e esprimi demandon aŭ dubon.

"An" kaj "Esque" neniam povas aperi en la sama teksto.

Ekzemploj:

Ĉu la hundo mordis la katon? / An (Esque) le can mordeva le catto?

Ĉu vi estas feliĉa / Esque (An) tu es felice?

Ĉu via futbalteamo venkis? / An (Esque) vostre equipa de football vinceva?


Alia maniero demandi estas uzi la korelativojn (Vidu Korelativoj / Correlationes) samkiel en Esperanto por starigi demandon.

Ekzemploj:

Kiu estas via nomo? / Qual es tu nomine?

Kiu estas li? / Qui es ille?

Kio estas tio? / Que es illo?

Kie estas ni? / Ubi es nos?

Kial la ĉielo estas blua? / Perque le celo es blau?

Kiel mi povas helpi vin? / Como io pote adjutar te?

Interlingvo ankaŭ permesas manieron starigi demandon kiu ne ekzistas en la laŭ-fundamenta Esperanto. En Interlingvo simple eblas aldoni demando-signon (?) je la fino de la frazo por tiel rimarki ke temas pri demando. Kvankam tio ne ekzistas en Esperanto, oni povas vidi tian manieron demandi en komencantoj aû kiam oni forgesas ĉui.

Ekzemploj:

Le can mordeva le catto? / (Ĉu) la hundo mordis la katon?

Tu es felice? / (Ĉu) vi estas feliĉa?

Vos vole butyro in vostre popcorn? / (Ĉu) vi volas buteron en via pufmaizo?

Parla vos catalan? / (Ĉu) vi parolas (la) katalunan?

Resumo


EsperantoInterlingvo
ĈuEsque, An
KorelativojCorrelationes

?

lunes, 29 de abril de 2013

Korelativoj / Correlationes

La korelativoj en Esperanto estas aranĝitaj en logika kaj nefleksebla tabelo, oni eblas memori ĉiujn korelativojn per la parkerigado de la jena tabelo:

(Kursive inter krampoj mi donos la interlingvan vorton kiun respondas al korelativo. La tabulo eble estas tro granda por via ekrano, mi provos tion solvi baldaŭ)

- -a -e -o -u -al -am -om -es -el
Ki- Kia (qual) Kie (ubi) Kio (qual, que) Kiu (qui, qual) Kial (perque) Kiam (quando) Kiom (quante) Kies (qui/ qual) Kiel (Como)
I- Ia (qualque) Ie (alicubi) Io (alco/alcun) Iu (alicuno/alcuno) Ial (Pro alicun ration) Iam (aliquando /alcun vice) Iom (alicun) Ies (de alicun) Iel (de alicun modo o maniera)
Ti- Tia (tal) Tie (ibi/illac) Tio (iste/ille) Tiu (illa/ille/illo) Tial (dunque/ergo) Tiam  (alora/tunc) Tiom (ille quantitate) Ties (De iste/ille) Tiel (assi/de iste maniera)
Ĉi- Ĉia (omne typo) Ĉie (Ubique /Tote le locos) Ĉio (toto) Ĉiu (totos/omne) Ĉial (omne le rationes) Ĉiam (sempre/semper) Ĉiom (omne) Ĉies (de totos) Ĉiel (de omne maniera)
Neni- Nenia (nulle typo) Nenie (nusquam/nulle loco) Nenio (nihil, nil) Neniu (necuno,nemo) Nenial (nulle ration) Neniam (nunquam /jammais) Neniom (nulle) Nenies (de necuno) Neniel (de nulle maniera)


Notu ke ne ĉiuj la korelativoj estas rekte tradukeblaj al Interlingvo, kelkaj bezonas komponitajn frazojn por sprimi la ideon en Interlingvo, especiale la AL-korelativoj, k.e. "ĉial = omne le rationes".
Ankaŭ notu ke kelkaj korelativoj malsamaj estas tradukeblaj per la sama vorto en Interlingvo, tiu estas la kazo de "qual" kaj "qui", la plej taŭga vorto dependos de la senco de la frazo. Tio okazas ĉar Esperanto estis planita por esti perfekte logika, sed interlingvo uzas korelativojn kiu troviĝas en siaj lingvoj fontaj.

Iu ajn = Qualcuno
Ke = Que
Kaj = Et/e
Malgraŭ = Malgrado
Laŭ = Secundo
*Le information del tabula: Contributores a Wikipedia. Esperanto [Internet]. Wikipedia, Le encyclopedia libere; 2013 mar 7, 19:10 UTC [citate 2013 apr 30]. Disponibile a: http://ia.wikipedia.org/w/index.php?title=Esperanto&oldid=486977.