sábado, 14 de febrero de 2015

Demandi / Demandar

La maniero demandi en interlingvo estas tre simila al tiu de Esperanto, kaj tuj komprenebla por parolantoj de latinidaj lingvoj.

Ekzistas en Interlingvo du konjunkcioj tre similaj al la esperanta "ĉu", ili estas la interlingvaj konjunkcioj "An" kaj "Esque", ili ambaŭ havas la saman funkcion kiun havas "ĉu", t.e esprimi demandon aŭ dubon.

"An" kaj "Esque" neniam povas aperi en la sama teksto.

Ekzemploj:

Ĉu la hundo mordis la katon? / An (Esque) le can mordeva le catto?

Ĉu vi estas feliĉa / Esque (An) tu es felice?

Ĉu via futbalteamo venkis? / An (Esque) vostre equipa de football vinceva?


Alia maniero demandi estas uzi la korelativojn (Vidu Korelativoj / Correlationes) samkiel en Esperanto por starigi demandon.

Ekzemploj:

Kiu estas via nomo? / Qual es tu nomine?

Kiu estas li? / Qui es ille?

Kio estas tio? / Que es illo?

Kie estas ni? / Ubi es nos?

Kial la ĉielo estas blua? / Perque le celo es blau?

Kiel mi povas helpi vin? / Como io pote adjutar te?

Interlingvo ankaŭ permesas manieron starigi demandon kiu ne ekzistas en la laŭ-fundamenta Esperanto. En Interlingvo simple eblas aldoni demando-signon (?) je la fino de la frazo por tiel rimarki ke temas pri demando. Kvankam tio ne ekzistas en Esperanto, oni povas vidi tian manieron demandi en komencantoj aû kiam oni forgesas ĉui.

Ekzemploj:

Le can mordeva le catto? / (Ĉu) la hundo mordis la katon?

Tu es felice? / (Ĉu) vi estas feliĉa?

Vos vole butyro in vostre popcorn? / (Ĉu) vi volas buteron en via pufmaizo?

Parla vos catalan? / (Ĉu) vi parolas (la) katalunan?

Resumo


EsperantoInterlingvo
ĈuEsque, An
KorelativojCorrelationes

?

No hay comentarios:

Publicar un comentario